36-a Pola Esperanto-Kongreso

La Kongreso okazas sub la aŭspicio de UNESKO kadre de la Jaro de Zamenhof

La 36-a Pola Esperanto-Kongreso okazos en Bjalistoko en la tagoj 12-14 de majo 2017.

En la programo troviĝos inter alie prelegoj, filmoprezentado, koncertoj, promenoj tra la Esperanto-urbo, malfermaj Esperanto-kursoj kaj ekskurso al la urbo Tykocin. Tuj antaŭ la kongreso, vendrede matene, Podlaĥia Libraro invitas al scienca konferenco dediĉita al Zamenhof.

Kontaktu la organizantojn por ekscii pliajn detalojn. Vizitu la eventon ĉe Facebook.