Loko

Bjalistoko

La kongresurbo, pole nomata Białystok [bʲaˈwɨstɔk] kun preskaŭ 300 mil loĝantoj estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando ĉe la rivero Biała, ĉefurbo de podlaĥia provinco, proksime de limoj al Belorusio kaj Litovio. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono.

Geografiaj kialoj kaj historiaj cirkonstancoj kaŭzis specifan karakteron de Bjalistoko. Dum jarcentoj vivis tie homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj religioj. Ĝis nun Bjalistokon kaj ĝian regionon karakterizas multetneco, ĉar krom poloj vivas ĉi tie belorusoj, ukrainoj, tataroj kaj aliaj minoritatoj (legu pli pri la historio).

La urbo estas grava el la vidpunkto de la esperantisto. Ĉi tie la 15-an de decembro 1859 naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof, posta iniciatinto de la lingvo. Aparte grava figuro de la loka Esperanto-movado estis Jakobo Ŝapiro, pro kies 120-a naskiĝdatreveno ni dediĉos apartan programeron al li. Valoras trairi la urbocentron laŭ la itinero de Esperanto.

Bjalistoko estas facile atingebla el la varsoviaj flughavenoj, trajne, buse kaj aŭte. Detalojn pri la alveneblo legu ĉe la paĝo utilaj informoj.

Konferencejo

La vendreda konferenco okazos en la ĉefa sidejo de Podlaĥia Libraro ĉe la la str. Skłodowskiej-Curie 14A (vidu la mapon).

Centro Ludoviko Zamenhof de Bjalistoka Kulturcentro ĉe Warszawska 19

Kongresejo

La kongreso okazos en Centro Ludoviko Zamenhof de Bjalistoka Kulturcentro ĉe la str. Warszawska 19 (vidu la mapon).