Akceptejo

Vendrede ni funkciigos du akceptejojn, por ke ĉiuj povu ĝustatempe registriĝi kaj pagi la kongresajn menditaĵojn:

  • ekde 8h30 matene funkcios akceptejo en Podlaĥia Libraro, strato Marii Skłodowskiej-Curie 14A – se vi volas aliĝi frue, kaj se vi partoprenos la komunan tagmanĝon je 13h30 (vidu la programon)
  • ekde 13h00 funkcios akceptejo en la kongresejo – Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof, strato Warszawska 19.